Saluton, Ho Kruco

Sankta vendredo, la 10an de aprilo 2020

« Dio bone scios trovi la ŝafidon por la buĉado, mia filo. » Gen 22,8

Rajdante sur sia azeno, la filo antaŭeniras al la montaro, en granda silento. Abraham paŝas antaŭe kaj remaĉas sian nekomprenemon. Li foriras por oferbuĉi sian ununuran filon, obeante la surrealistan peton de Dio : oferi al li Isaakon, tiun filon deziraditan, alvenintan en ekrido kiam on ne plu atendis lin. Kiam Isaako jam estas fiksita al la ligno kaj lia patro levas la tranĉilon, per la mano de la anĝelo, Dio venas haltigi lian fatalan geston. Ne nur ĉar tio sufiĉas al li, li elprovis la obeon de sia servisto, sed tutsame radikale ĉar li murdon abomenas. Trans sia patra amo por sia filo, Abraham tiam malkovras, ke tiu infano, vivanta, havas netakseblan prezon je la okuloj de Dio. Li estas heredanto de la Alianco, li portas la benon de Dio al ĉiuj.

Post kiam li eniris en Jerusalemon sub aklamadoj, ankaŭ Jesuo estis suprenlevita sur la lignon por esti viktimigata sur la altaro de la kvieteco de la tiamaj religiaj aŭtoritatoj. Sed, sub la malindeco de la homaj povludoj, rolas io multe pli nepra : la savo, la vivo de la mondo. « Dio tiom amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan filon. ». De la krucosupro, Jesuo estas signo de tiu senmezura malavareco de Dio, kiu ne rifuzis al ni tion, kion li plej amis.

Neniu eŭkaristio dum tiu Sankta Vendredo. La liturgio proponas al ni nur rigardadi la Krucon, ĝin silente adori, por lasi tiun donacon de la Patro malsupreniri en nin kaj mezuri la prezon, kiun li valorigas pri mia vivo pri ĉiu el niaj vivoj.