Libera Dancomovo

Sankta lundo, la 6an de aprilo 2020

« La Filo faras nur tion, kion li vidas la Patron farantan. » Joh 5,11

« Hosana al la Filo de David ! ». Popolamaso bonvenigas Jesuon en Jerusalemo, kaj agnoskas al li tre specifan statuson : li estas la heredanto de la reĝo David. Kial tiu plebiscito ? Ĉar en li manifestiĝas la karakterizaĵoj de tiu reĝo, emblema kaj tamen neŝablona ? La kuraĝo de Jesuo, kiam li alvenas en Jerusalemo, sen timi la religiajn aŭtoritatojn, memorigas la kuraĝon de David, kiu, ankoraŭ tute juna, antaŭeniris sendefende fronte al la koloso Goljato. Lia libereco, kiam li enprenas la gesteman ĝojon de la popolamaso, elvokas tiun de David, kiu tiam plenkreskulo, dancis antaŭ la Kesto de Interligo, la plej sankta ĉeesto de Dio, eksterigante ĝojon ; sen zorgi pri la reĝa etiketo.

Jesuo estas la filo de David, ĉar li kondutas kiel tiu patro sen esti tamen enfermita de tiu modelo. Jen la talento de la infano, scipovi tute samtempe absorbi, imiti, novmaniere : movi siajn fingrojn, ekkapti objekton, poste preni feltkrajonon por realigi freskon sur la muro de la salono !

Havi modelon gravas, kondiĉe ke vi havu kuraĝon ĝin sekvi. Tutsame kiel David, Jesuo ĉerpas sian forton el certeco de la ĉeesto de Dio siaflanke, ĉeesto, kiun li serĉadas, en ĝojo aŭ fronte al danĝero, kaj al kiu li soifas ekde infanaĝo. Por ni, li iĝas la spegulo de tiu, kiun li nomas Patro kaj kiun li aperigas per ĉiu el siaj agoj. Kiel fidela kaj kreema Filo, Jesuo rivelas la vizaĝon de la Patro, imitante unue lian liberecon.