La Reĝinfano

Palmodimanĉo, la 5an de aprilo 2020

« Jen via Reĝo iras al vi, plena je trankvileco » Mat 21,5

Jesuo eniras Jerusalemon, triumfe portate de ĉiuj, kiuj aŭdis lin parolantan kiel neniu alia, kiun vidis lin agi potence, alproksimiĝantan al la plej forlasitaj. Sed tiu triumfo havas ion minimuman en la uzataj rimedoj : azeno kiel rajdanto, kelkaj manteloj servas kiel ruĝa tapiŝo, branĉoj rolas kiel standardoj. Oni preskaŭ kredus spektaklon donatan de infanoj, petantaj iom da imago, sed al kiu la rigardo de la infanoj adaptiĝas senpene. « El la buŝo de la infanoj, de la etuloj, Dio suprenirigis sian laŭdon. »

Por plenkreskuloj, tio postulas strebon pli gravan. Ni cetere ofte iomete estas malkomfortaj dum ni partoprenas en la procesio de la psalmdimanĉo, kiu malfermas celebradon de la meso tiun dimanĉon, ne tro sciante, kien loki la glitindikilon de la ĝojo ! Tiu infana kaj gestema ĝojo ne estas tamen tiom malproksima de la instruado de Jesuo. Ĉu ne diris li, ke nur tiuj, kiuj similas al la infanoj kapablas akcepti la Diregnon ? Tre konkrete, en la Evangelio, li nin invitas eĉ ŝanĝiĝi kaj iĝi kiel infanoj por eniri la Regnon de la Ĉielo.

Se vi konscius la donacon de Dio… Tiu donaco, je la fino de nia karesmo, estas Jesuo mem, kiu antaŭeniras al Jerusalemo. La popolo lin aklamas kiel reĝon sed la infanoj rekonas lin ankaŭ kiel unu el ili : «  Hosana al la filo de David ! ». Se la infanoj kapablas vivi intense kaj vere tiun momenton de profeta ĝojo, kiu anoncas la venkon de Jesuo super la morto, tio ja montras, ke ili havas ion plian, kaj ne malplian, al la plenkreskuloj ! Propra potenco manifestiĝas, donaco, specifeco, kiu entenas ion alportindan al ni, plenkreskuloj, laŭ la homa vid punkto kiel laŭ la spirita vidpunkto.

Ĉi semajne, ni sekvu instruon de nia reĝo, kiu venas kiel infano, por lerni kiel iĝi infanoj, sed ankaŭ por lerni kun ili kiel iĝi plene humanaj, tiaj, kiaj Dio atendas nin.