La kanto de la servisto

Sankta mardo, la 7an de aprilo 2020

« Parolu, ho Eternulo, ĉar vin sklavo aŭskultas » 1 Sam 3, 9

Kiel multaj samaĝaj infanoj, la eta Samuel servadis, aparta tasko ĉar li servis la pastron Eli en la templo de Silo, sed la obeo atendata de li estis tre laŭkutima : fari tion, kion diris al li la pastro eltenante lian incititan tonon, precipe kiam li plurfoje nokte ĝenis lin pro malagrablaj sonĝoj. « Mi ne alvokis, tamen iru returne kaj kuŝiĝu ! ». Tiu disciplino, por Samuel tamen, estis nur instruejo, antaŭ ol superpaŝi kaj malkovri, dialoge kun sia Sinjoro, la veran signifon de la obeo.

Oni prave povas malfidi obeon, kelkfoje deturnita, perversigita, por silentigi tiun, de kiu oni petas obei, aŭ por eviti ĉiun vorton, kiu pridiskutus laŭrajtecon de tiu, kiu ordonas. Obeo tamen estas tute mala. Obei, el la latina, ob audire, signifas streĉi orelon, parolon, kiu eĥigas en ni, kaj iom post iom naskas kaj grandigas nian propran parolon. Tiel, Samuel, aŭskultante Dion, iĝis profeto.

Ĉar li estas Filo, ankaŭ Jesuo aŭskultas la voĉon de sia Patro. Al li, li estas obeema kaj igas sin servanto. Sed tiu obeo ne estas rezignaciita silento, estas kontinua interparolado kun la Patro, en kiun li enigas nin. Ekzerci aŭtoritatecon nome de la Filo, signifas do ĉiam celi aŭtonomion de tiuj, kiuj estas al ni konfiditaj. Tiukondiĉe povos naskiĝi kaj ekflori ilia parolo, kiel kanto libera kaj aparta.