La bankedo de la filoj

Sankta ĵaŭdo, la 9an de aprilo 2020

« Lia patro kuris sin ĵeti al lia kolo kaj lin kisadis » Luk 15,20

Tempo fluis kiel sablo inter la fingroj de la perdita filo. Kirle, eĉ sen konscii tion, li estis malŝparinta la tutan heredaĵon de sia patro. Oro iĝis koto, en kiu gaje vadis porkoj. Por lia patro male, la horoj longiĝadis. Ĉiu sekundo da foresto de lia filo turmentis lin per maltrankvilo. Forpasigante sian tempon sur la tegmento de la domo, li gvatis la momenteton, kiam li povus, fine, vidi lin reveni sana kaj savita.

Kiam li kreskas kaj serĉas sian vojon, la infano kelkfoje bezonas spacon kaj vivas aŭtonomion kiel konfrontadon al aŭtoritato. Sed tio ne malpermesas al liaj gepatroj daŭrigi sian gepatran sintenon ! La patro de la erarinta filo ne agas al sia filo kiel fronte al kontraŭulo, kiu kontraŭas liajn planojn. Male, li riveligas la tutan amon kaj kompaton, kiujn li kapablas. Li ĉiam rekonas en la forkurinto sian filon. Li eĉ oferas parton de sia vivo atendante lin kaj festas la momenton de lia reveno per pompa bankedo.

Kunigante siajn apostolojn por lasta kunmanĝo, Jesuo ilin partoprenigas en la bankedo de la Patro, kiu ĝojas pro la reveno de sia Filo. Jesuo ne estas erarinta filo, sed li eliris el la Patro por revenigi hejmen ĉiujn erarintajn filojn, kiuj ni estas. Lia misio rivelas la profundecon de la koro de la Patro kaj lian mizerikordon. Jen kio invitas nin altabliĝi ĉirkaŭ lia Filo. Jen kio plenigas niajn kalikojn per larmoj de lia ĝojo.