Ĝerme

Sankta merkredo, la 8an de aprilo 2020

« Branĉeto eliros el la stumpo de Jese, patro de David » Jes 11,1

Kiam la profeto Isaja anoncas la alvenon de la Mesio posteulo de David, li ĝin komparas al tiu de burĝono, kiu ekaperas printempe, kies vivpotenco sukcesas trabori la plej dikan ŝelon. Jesuo ekaperas, li estas la tiom atendita burĝono, kaj lia noveco desegnas ankaŭ lian propran vojon, ĝia paso konfuzante la atendojn de tiuj, kiuj tamen proksimiĝas al li.

Dum li ankoraŭ infano estas, li eskapas el la prizorgado de siaj gepatroj okaze de la ĉiujara pilgrimo al Jerusalemo, ĉar por li esti obeema filo, unue signifas zorgi pri la aferoj de sia ĉiela Patro. Liaj disĉiploj, malgraŭ trijara kunvivado, spertas la samon, agnoszkante en li la Mesion, ili esperas, ke li estos tiu tempa reĝo, kiu redonos al la popolo ĝian suverenecon. Sed lia reĝeco ne estas en tiu mondo.

La noveco de Jesuo, do, ne kuŝas simple en lia naskiĝo, sed ĝi riveliĝas je ĉiu momento de lia vivo. Kaj ni devas zorgi pri tio. Ankaŭ la burĝono estas je sia eliro la plej fragila parto de la arbo, kiun oni povas per nur unga frapo forĵeti. Projektante sur Jesuon niajn atendojn, kiel oni farus pri infano, oni strebas fakte vesti la abslolutan novecon per la vestaĵoj de la pasinteco, enfermi tion, kio ŝprucas plej proksime al la vivfont en ujojn jam malnovajn. Male, fronte al la infano, fronte al Jesuo, kiu eniras Jerusalemon kiel nia vera printempo, nur miro riveliĝas justa, antaŭ la vivo, kiu aperas en sia plena juneco.