Mil trumpetoj

Paska dimanĉo, la 12an de aprilo 2020

« Ĉio spiranto gloru la Eternulon ! Haleluja. » Psa 150, 6

Kiom ĝoje, ĉi matene, Ĵairo vidas vin alproksimiĝantan, piedirante sur la marbordo !

Espero renaskiĝas en la koro de la sinagogestro de kapernaumo. Tiam li venas sin ĵeti al viaj piedoj, plorpetante, ke vi venu helpi lian filinon, la pupilo de liaj okuloj, kiu agonias en lia hejmo. La sincereco de lia peto, la popolamaso, kiu vin premegas, ĉio devus rapidigi viajn paŝojn. Tamen vi ekhaltas ankoraŭ survoje al alia resanigo. Vi dumiradas vian vojon sen angoro nek hastego. Eĉ fronte al urĝeco de tre tujokazonta morto, vi scias, ke la Patro ĉiam vin elaŭdos.

Tiom delikatece, ĉi matene, vi trankviligas tiun vunditan patron, kiam ĉiuj rezignas ! kiam oni anoncis la morton de la infano, lia koro frakasiĝis. Liaj streboj utilis al nenio kaj lia filino forlasas lin, forlasas la vivon, ankoraŭ tiel juna. La servistaro de lia domo kiu konas la ne inversigeblan karakteron de la morto, konsilas al li ne plu petadi vin. Ne eblas al ili imagi alian eliron. Sed vi, tute diskrete, kaptas lian mizeregon, sen admoni al li lecionon, instigas lin al konfido kaj al espero : neniam tro malfruas por tiu, kiu kredas.

Kun kia paco, ĉi matene, vi eniras en la lokon, kie ripozas la plej amata infanino ! Por ŝin restarigi el la dorme de la morto, en kiun la malsano ŝin forportis, ŝajnas al ni vidi vin sidiĝantan ĉe ŝin kaj dirantan al ŝi per voĉo firma sed milda, prenantan ŝian manon ; « Talita kum », « knabineto, mi al vi tion diras, leviĝu ! ». Kiam ekstaras la infanino, jen via tuta humaneco manifestiĝas, kiam vi zorgas por ke ŝia korpo refortikiĝu. Cu maltrankviliĝas por ke ŝi povu manĝi, antaŭ ol redoni ŝin al ŝiaj gepatroj.

Jesuo, vi la unue naskita el multego da gefratoj, kiu ekaperas, en ĉi Paska mateno, el la tombo, memoru pri tiu tago sur la bordo de la Galiea lago, kaj pri tiu infanino, kiun vi restarigis. Hodiaŭ, kiel je la tago de nia morto, donu ankaŭ al ni vidi tiun brilan lumon, kaj aŭdi vin murmuri ĉe nia orelo tiujn vortojn pli potencajn ol mil trumpetoj, por sekvi vin en la ĝardenon de via resurekto : Talita kum !

La donaco de saĝeco

Sankta Sabato, la 11an de aprilo 2020

“Ĉiutage mi vin benos, kaj mi gloros vian nomon ĉiam kaj eterne.” Psalmo 145, verso 2

En tiu filmeto, la fratino Fabieno-Maria el la dominika monaĥejo de Langeac en Francio priparolas pri la donaco de saĝeco, la sepa donaco de la Sankta Spritio.
Por aperigi la esperantan subtekston, alklaku la butonon, subdekstre de la ekrano de Jutubo

Saluton, Ho Kruco

Sankta vendredo, la 10an de aprilo 2020

« Dio bone scios trovi la ŝafidon por la buĉado, mia filo. » Gen 22,8

Rajdante sur sia azeno, la filo antaŭeniras al la montaro, en granda silento. Abraham paŝas antaŭe kaj remaĉas sian nekomprenemon. Li foriras por oferbuĉi sian ununuran filon, obeante la surrealistan peton de Dio : oferi al li Isaakon, tiun filon deziraditan, alvenintan en ekrido kiam on ne plu atendis lin. Kiam Isaako jam estas fiksita al la ligno kaj lia patro levas la tranĉilon, per la mano de la anĝelo, Dio venas haltigi lian fatalan geston. Ne nur ĉar tio sufiĉas al li, li elprovis la obeon de sia servisto, sed tutsame radikale ĉar li murdon abomenas. Trans sia patra amo por sia filo, Abraham tiam malkovras, ke tiu infano, vivanta, havas netakseblan prezon je la okuloj de Dio. Li estas heredanto de la Alianco, li portas la benon de Dio al ĉiuj.

Post kiam li eniris en Jerusalemon sub aklamadoj, ankaŭ Jesuo estis suprenlevita sur la lignon por esti viktimigata sur la altaro de la kvieteco de la tiamaj religiaj aŭtoritatoj. Sed, sub la malindeco de la homaj povludoj, rolas io multe pli nepra : la savo, la vivo de la mondo. « Dio tiom amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan filon. ». De la krucosupro, Jesuo estas signo de tiu senmezura malavareco de Dio, kiu ne rifuzis al ni tion, kion li plej amis.

Neniu eŭkaristio dum tiu Sankta Vendredo. La liturgio proponas al ni nur rigardadi la Krucon, ĝin silente adori, por lasi tiun donacon de la Patro malsupreniri en nin kaj mezuri la prezon, kiun li valorigas pri mia vivo pri ĉiu el niaj vivoj.

La bankedo de la filoj

Sankta ĵaŭdo, la 9an de aprilo 2020

« Lia patro kuris sin ĵeti al lia kolo kaj lin kisadis » Luk 15,20

Tempo fluis kiel sablo inter la fingroj de la perdita filo. Kirle, eĉ sen konscii tion, li estis malŝparinta la tutan heredaĵon de sia patro. Oro iĝis koto, en kiu gaje vadis porkoj. Por lia patro male, la horoj longiĝadis. Ĉiu sekundo da foresto de lia filo turmentis lin per maltrankvilo. Forpasigante sian tempon sur la tegmento de la domo, li gvatis la momenteton, kiam li povus, fine, vidi lin reveni sana kaj savita.

Kiam li kreskas kaj serĉas sian vojon, la infano kelkfoje bezonas spacon kaj vivas aŭtonomion kiel konfrontadon al aŭtoritato. Sed tio ne malpermesas al liaj gepatroj daŭrigi sian gepatran sintenon ! La patro de la erarinta filo ne agas al sia filo kiel fronte al kontraŭulo, kiu kontraŭas liajn planojn. Male, li riveligas la tutan amon kaj kompaton, kiujn li kapablas. Li ĉiam rekonas en la forkurinto sian filon. Li eĉ oferas parton de sia vivo atendante lin kaj festas la momenton de lia reveno per pompa bankedo.

Kunigante siajn apostolojn por lasta kunmanĝo, Jesuo ilin partoprenigas en la bankedo de la Patro, kiu ĝojas pro la reveno de sia Filo. Jesuo ne estas erarinta filo, sed li eliris el la Patro por revenigi hejmen ĉiujn erarintajn filojn, kiuj ni estas. Lia misio rivelas la profundecon de la koro de la Patro kaj lian mizerikordon. Jen kio invitas nin altabliĝi ĉirkaŭ lia Filo. Jen kio plenigas niajn kalikojn per larmoj de lia ĝojo.

Ĝerme

Sankta merkredo, la 8an de aprilo 2020

« Branĉeto eliros el la stumpo de Jese, patro de David » Jes 11,1

Kiam la profeto Isaja anoncas la alvenon de la Mesio posteulo de David, li ĝin komparas al tiu de burĝono, kiu ekaperas printempe, kies vivpotenco sukcesas trabori la plej dikan ŝelon. Jesuo ekaperas, li estas la tiom atendita burĝono, kaj lia noveco desegnas ankaŭ lian propran vojon, ĝia paso konfuzante la atendojn de tiuj, kiuj tamen proksimiĝas al li.

Dum li ankoraŭ infano estas, li eskapas el la prizorgado de siaj gepatroj okaze de la ĉiujara pilgrimo al Jerusalemo, ĉar por li esti obeema filo, unue signifas zorgi pri la aferoj de sia ĉiela Patro. Liaj disĉiploj, malgraŭ trijara kunvivado, spertas la samon, agnoszkante en li la Mesion, ili esperas, ke li estos tiu tempa reĝo, kiu redonos al la popolo ĝian suverenecon. Sed lia reĝeco ne estas en tiu mondo.

La noveco de Jesuo, do, ne kuŝas simple en lia naskiĝo, sed ĝi riveliĝas je ĉiu momento de lia vivo. Kaj ni devas zorgi pri tio. Ankaŭ la burĝono estas je sia eliro la plej fragila parto de la arbo, kiun oni povas per nur unga frapo forĵeti. Projektante sur Jesuon niajn atendojn, kiel oni farus pri infano, oni strebas fakte vesti la abslolutan novecon per la vestaĵoj de la pasinteco, enfermi tion, kio ŝprucas plej proksime al la vivfont en ujojn jam malnovajn. Male, fronte al la infano, fronte al Jesuo, kiu eniras Jerusalemon kiel nia vera printempo, nur miro riveliĝas justa, antaŭ la vivo, kiu aperas en sia plena juneco.

La kanto de la servisto

Sankta mardo, la 7an de aprilo 2020

« Parolu, ho Eternulo, ĉar vin sklavo aŭskultas » 1 Sam 3, 9

Kiel multaj samaĝaj infanoj, la eta Samuel servadis, aparta tasko ĉar li servis la pastron Eli en la templo de Silo, sed la obeo atendata de li estis tre laŭkutima : fari tion, kion diris al li la pastro eltenante lian incititan tonon, precipe kiam li plurfoje nokte ĝenis lin pro malagrablaj sonĝoj. « Mi ne alvokis, tamen iru returne kaj kuŝiĝu ! ». Tiu disciplino, por Samuel tamen, estis nur instruejo, antaŭ ol superpaŝi kaj malkovri, dialoge kun sia Sinjoro, la veran signifon de la obeo.

Oni prave povas malfidi obeon, kelkfoje deturnita, perversigita, por silentigi tiun, de kiu oni petas obei, aŭ por eviti ĉiun vorton, kiu pridiskutus laŭrajtecon de tiu, kiu ordonas. Obeo tamen estas tute mala. Obei, el la latina, ob audire, signifas streĉi orelon, parolon, kiu eĥigas en ni, kaj iom post iom naskas kaj grandigas nian propran parolon. Tiel, Samuel, aŭskultante Dion, iĝis profeto.

Ĉar li estas Filo, ankaŭ Jesuo aŭskultas la voĉon de sia Patro. Al li, li estas obeema kaj igas sin servanto. Sed tiu obeo ne estas rezignaciita silento, estas kontinua interparolado kun la Patro, en kiun li enigas nin. Ekzerci aŭtoritatecon nome de la Filo, signifas do ĉiam celi aŭtonomion de tiuj, kiuj estas al ni konfiditaj. Tiukondiĉe povos naskiĝi kaj ekflori ilia parolo, kiel kanto libera kaj aparta.

Libera Dancomovo

Sankta lundo, la 6an de aprilo 2020

« La Filo faras nur tion, kion li vidas la Patron farantan. » Joh 5,11

« Hosana al la Filo de David ! ». Popolamaso bonvenigas Jesuon en Jerusalemo, kaj agnoskas al li tre specifan statuson : li estas la heredanto de la reĝo David. Kial tiu plebiscito ? Ĉar en li manifestiĝas la karakterizaĵoj de tiu reĝo, emblema kaj tamen neŝablona ? La kuraĝo de Jesuo, kiam li alvenas en Jerusalemo, sen timi la religiajn aŭtoritatojn, memorigas la kuraĝon de David, kiu, ankoraŭ tute juna, antaŭeniris sendefende fronte al la koloso Goljato. Lia libereco, kiam li enprenas la gesteman ĝojon de la popolamaso, elvokas tiun de David, kiu tiam plenkreskulo, dancis antaŭ la Kesto de Interligo, la plej sankta ĉeesto de Dio, eksterigante ĝojon ; sen zorgi pri la reĝa etiketo.

Jesuo estas la filo de David, ĉar li kondutas kiel tiu patro sen esti tamen enfermita de tiu modelo. Jen la talento de la infano, scipovi tute samtempe absorbi, imiti, novmaniere : movi siajn fingrojn, ekkapti objekton, poste preni feltkrajonon por realigi freskon sur la muro de la salono !

Havi modelon gravas, kondiĉe ke vi havu kuraĝon ĝin sekvi. Tutsame kiel David, Jesuo ĉerpas sian forton el certeco de la ĉeesto de Dio siaflanke, ĉeesto, kiun li serĉadas, en ĝojo aŭ fronte al danĝero, kaj al kiu li soifas ekde infanaĝo. Por ni, li iĝas la spegulo de tiu, kiun li nomas Patro kaj kiun li aperigas per ĉiu el siaj agoj. Kiel fidela kaj kreema Filo, Jesuo rivelas la vizaĝon de la Patro, imitante unue lian liberecon.

La Reĝinfano

Palmodimanĉo, la 5an de aprilo 2020

« Jen via Reĝo iras al vi, plena je trankvileco » Mat 21,5

Jesuo eniras Jerusalemon, triumfe portate de ĉiuj, kiuj aŭdis lin parolantan kiel neniu alia, kiun vidis lin agi potence, alproksimiĝantan al la plej forlasitaj. Sed tiu triumfo havas ion minimuman en la uzataj rimedoj : azeno kiel rajdanto, kelkaj manteloj servas kiel ruĝa tapiŝo, branĉoj rolas kiel standardoj. Oni preskaŭ kredus spektaklon donatan de infanoj, petantaj iom da imago, sed al kiu la rigardo de la infanoj adaptiĝas senpene. « El la buŝo de la infanoj, de la etuloj, Dio suprenirigis sian laŭdon. »

Por plenkreskuloj, tio postulas strebon pli gravan. Ni cetere ofte iomete estas malkomfortaj dum ni partoprenas en la procesio de la psalmdimanĉo, kiu malfermas celebradon de la meso tiun dimanĉon, ne tro sciante, kien loki la glitindikilon de la ĝojo ! Tiu infana kaj gestema ĝojo ne estas tamen tiom malproksima de la instruado de Jesuo. Ĉu ne diris li, ke nur tiuj, kiuj similas al la infanoj kapablas akcepti la Diregnon ? Tre konkrete, en la Evangelio, li nin invitas eĉ ŝanĝiĝi kaj iĝi kiel infanoj por eniri la Regnon de la Ĉielo.

Se vi konscius la donacon de Dio… Tiu donaco, je la fino de nia karesmo, estas Jesuo mem, kiu antaŭeniras al Jerusalemo. La popolo lin aklamas kiel reĝon sed la infanoj rekonas lin ankaŭ kiel unu el ili : «  Hosana al la filo de David ! ». Se la infanoj kapablas vivi intense kaj vere tiun momenton de profeta ĝojo, kiu anoncas la venkon de Jesuo super la morto, tio ja montras, ke ili havas ion plian, kaj ne malplian, al la plenkreskuloj ! Propra potenco manifestiĝas, donaco, specifeco, kiu entenas ion alportindan al ni, plenkreskuloj, laŭ la homa vid punkto kiel laŭ la spirita vidpunkto.

Ĉi semajne, ni sekvu instruon de nia reĝo, kiu venas kiel infano, por lerni kiel iĝi infanoj, sed ankaŭ por lerni kun ili kiel iĝi plene humanaj, tiaj, kiaj Dio atendas nin.

Sankta Semajno 2020

Okaze de Karesmo kaj Pasko 2020, Karesmo.org publikigos serion de ĉiutagaj spiritaj tekstetoj. Tiu serio, kiu komenciĝos je la Palmofesto kaj finiĝos je la Pasko, ankaŭ disponeblos pere de la novaĵletero. Ne hezitu aboni !

Ĝis baldaŭ

Skipo de Karesmo.org

* Foto : Sunleviĝo — De Oleg Bor — CC BY-SA 4.0